Cerbaflanka sulko, konata tradicie kiel Fendo de Silvio, estas fendo kiu trairas transverse la homan cerbon el ĝia bazo laŭ ambaŭ flankoj. Ĝi ricevas la homan nomon (eponimo) honore de Francisko Silvio (1614-1672), kuracisto kaj profesoro de anatomio de la Universitato de Lejdeno. Ĝi estas en ambaŭ cerbaj duonsferoj, sed ĝi estas pli longa en la maldekstra duonsfero. La Fendo de Silvio estas unu de la unuaj sulkoj kiuj disvolviĝas en la cerbo, ĉar aperas en la homa feto ĉirkaŭ la dekkvara semajno de gravedo.[1]
La cerbo de Albert Einstein, kiu estis donacita kaj konservita por la scienco, prezentis nenormalaĵon en la Fendo de Silvio.[2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search